Tagesperanto-usa.org

Esperanto-Tago Ĝisdatigita

La ELNA projekto Esperanto-Tago, kiun mi proponis antaŭ du monatoj, antaŭeniras! La celo de la projekto estas ke blogistoj verku blogafiŝon dulingvan por Esperanto-Tago (la 15a de decembro, 2006) kiu temas la lingvo-problemon. Mi kredas ke blogistoj, pli ol aliaj homoj, jam komprenas kio estas la lingvo problemo. Ju pli la interreto fariĝas tutgloba, des malpli da afiŝoj aperas en la angla -- jam malpli ol triono de novaj blogafiŝoj estas en la angla. Blogistoj ankaŭ ofte ĝuas iun kialon esplori ion novan, ĉu estas kvizo aŭ nekutima festotago. Mi kredas ke, se ni povos atingi al oni kun la ideo, multaj homoj eble partoprenos. Kaj bonorde la afero progresas.

Read more

Projekto Nesto serĉas "Patronojn"

Ĉe la Brazila Kongreso, mi renkontis denove Adonis Saliba kiu prelegis pri Projekto Nesto. Dum la pasinta jaro, montriĝas ke studentoj ĉe Projekto Nesto ja lernas Esperanton, sed kelkaj ŝajne ne apartenas je la Esperanto-movado. Projekto Nesto proponas ke homoj fariĝu Patronoj, ne por instrui Esperanton, sed por kontakti studentojn kaj helpi ilin ekpartopreni je lokaj eventoj, kiel kongresoj kaj lokaj kunvenoj, ktp. Estas tre bona ideo, laŭ mi -- mi vo

Read more

Renato Corsetti pri la usona movado

Renato Corsetti, dum la 'Estraro Respondas' forumo ĉe la Universala Kongreso, laŭ ĉi tiu artikolo ĉe Libera Folio, respondis al demando parte per la jenaj vortoj:

La vera problemo de la Esperanto-movado estas, ke ni ne havas tre fortan movadon en Usono. Se ni havus ĝin, certe eĥoj de tio, kion ili dirus atingus la tutan mondon pro la nuna strukturo de la informrimedoj.

Mi levas ĉi tion, kiel demando kaj defio al ni: Kiel ni povus agi tiel ke eĥoj de niaj agoj atingus la tutan mondon?

Read more

Esperanto in theater

A year ago, the Esperanto Society of New England was contacted by a theater group that was rehearsing for Homebody/Kabul, a play that features Esperanto in a small way. A member met with the cast and helped them get their pronunciation right and ESNE got a small mention (including our URL www.esne.net) in the program.

Today, I see that there's a new play, Mitzi's Abortion that also uses Esperanto as part of the story line. I was touched by the imagery evoked in the article about the need for a common language -- even among people who speak the same language -- to talk about issues that cannot otherwise be discussed.

Read more

Ferio en Norda Karolino

Mi ferias kun la familio kaj boparencoj ĉe la marbordo en Norda Karolino. Ni ludas en la marondoj kaj la sablo. La parencoj ĉiuj ĝuis renkontiĝi post plua jaro. Ni vizitis marmuzeon, festis la naskiĝtagon de Daniel, vidis la kinon "Karibaj Piratoj", kaj faris multajn aliajn bonajn aferojn. Morgaŭ ni iras for kaj veturos hejmen -- estas 20 hora vojaĝo per aŭto.

Ferio ĉe la marbordo

Ve!

Mi lernis hodiaŭ ke Varig, la flugkompanio de kiu mi aĉetis la flugbiletojn por iri al Brazilo, estas bankrota kaj hodiaŭ ĉesis ĉiujn flugojn de NovJorko. Laŭ kelkaj artikoloj, estas dubinde ke Varig rekomencos flugojn de tie. Mi aĉetis la biletojn per Cheaptickets, sed ili hodiaŭ diris "Ni ne povas helpi vin. Nur Varig povos helpi vin. Iru for kaj mortu!" (Nu, ili ne diris la aferon ĝuste tiel, sed la efiko estas same.)

Mi jam unufoje telefonis al Varig -- la maŝino respondos sed tiam neniu alparolis min dum duono da horo de atendado. Ve. Mi neniam antaŭe havis ĉi tian malbenitan vojaĝon.

Read more

El la praaj epokoj

Mi preparas miajn prelegojn por la Brazila Landa Kongreso kaj inter ili, mi esploras la rezultojn de la demandaro de lokaj grupoj kiujn mi dissemis antaŭ kelkaj monatoj. Interesaj kaj pensigaj aferoj. Dum mi laboras je tiuj ĉi aferoj, mi memoras ke mi antaŭlonge faris similan esploron -- dum mi estis studento en Miŝigano, mi ekkonis la redaktoron de La Semanto, kiu estis tiam ege aktiva esperantisto. Li donis al mi la poŝtan liston de la abonantoj kaj, komence de tio, mi faris raporton pri kie en Miŝigano estis la esperantistoj. Mi faris same, per la membrolisto de ELNA kaj per la delegita reto de UEA, pri usono. Mi ankaŭ verkis mallonga priskribon de Esperanto kaj iom pri la historio. Mi ne plu havas la dosieron (aŭ se mi havas, ne plu eblas legi/presi ilin), sed restis unu paperan ekzempleron en miaj ŝrankoj. Mi enskanis ĝin hodiaŭ kaj jen vi povas elŝuti la dosieron:

Brewer, S.D. (1992) Atlaso de la Esperanto-Komunumoj de Miŝigano kaj Usono. Western Michigan University, Kalamazoo, MI. 25pp.

Read more

Vizitis NovJorkon

La klaso de mia 12jaragxa filo vojaĝis al NovJorko je vendredo por viziti la Uniĝintaj Nacioj kaj mi iris kune. Venis la 24 studentoj, la instruistino, la lernejestro, kaj manplenon da gepatroj. Ni forlasis la lernejon antaŭ la 7a kaj veturis per aŭtobuso, alveninte je la 11a. Ni devis trapasi sekurecan kontrolejon kaj tiam povis eniri la kongresejo de la UN.

Unuĝintaj Nacioj

Oni gvidis nin tra la konstruaĵo kaj rakontis pri la historio de la UN kaj ĝia nunaj agoj tra la mondo. Ni vizitis la ĉambron de la sekureca komitato kaj diversaj aliaj ĉambroj. Ni vidis multajn artaĵojn kaj diversajn historiaĵojn: estis tie restaĵo de la nuklea atenco kontraŭ Hiroŝima kaj Nagasaki kaj subterajn kaŝbombojn. La gvidistino parolis al la infanoj pri la traktaĵo kiu celas forigi kaŝbombojn -- mi demandas al ŝi ĉu usono konsentis je tiu traktaĵo (kvankam mi jam sciis la respondon) por ke la infanoj eksciu ke ili loĝas en tia lando.

Ĉambro de la Sekureca Komitato
Read more

Freundeskreis - Esperanto: Musika Vidaĵo

Mi vidis tiun ĉi musikan vidaĵon hodiaŭ. Interesa "repa" miksaĵo kun multaj lingvoj, inter ili Esperanto. Mi scias miajn filojn sufiĉe bone por diri ke multaj infanoj inter 6-14 jaroj verŝajne multe ŝatus tion.

ESNE rekontiĝas ĉe Terra Brasilis

La Esperanto Societo de Nov-Anglio renkontiĝis hodiaŭ ĉe la restoracio Terra Brasilis en Quincy, Masaĉuseco. Venis proksimume 15 homojn de la regiono kaj de pli malproksime. Vizitis nin Anderson "nehundo" Mills kiu estis jam ĉe Providence por akademia konferenco kaj restis kelkajn tagojn plu por viziti Bostonon kaj la esperantistaron tie.

Ĉe Terra Brasilis