Tagesperanto-usa.org

Amherst Esperanto en la ĵurnalo

Hodiaŭ matene aperis artikolo pri Amherst Esperanto en la studenta ĵurnalo ĉe la Universitato de Massachusetts. La ĵurnalistino vizitis nian grupon antaŭ du semajnoj kaj ni regalis ŝin per anekdotoj pri niaj spertoj. Nia grupo lastatempe estas tre vigla kaj aktiva. Kia ĝojo!

Le Monde diplomatique

Antaŭ kelkaj monatoj, mi eltrovis ke oni afiŝas interesajn kaj ĝisdatajn artikolojn pri internaciaj aferoj en Esperanto ĉe Le Monde diplomatique.

read more

Ekzamenoj ĉe Lernu

Kiam mi unue lernis Esperanton, mi studis preskaŭ ĉiutage. Frue, mi sukcesis je la supera ekzameno de la AAIE. Ekde tiam, tamen, mi nur uzas la lingvon kaj ne plu studas ĝin. De tempo al tempo mi legis ion pri gramatiko kaj uzado, ekzemple Being Colloquial in Esperanto, sed mi apenaŭ provis intence plibonigi mian lingvoscion. Mi preferis simple verki kaj babili.

read more

El Popola Ĉinio demandas

Antaŭ semajno, mi ricevis leteron de El Popola Ĉinio kiu demandis pri la gazetara traktado de la stafetado de la olimpika torĉo kaj la eventoj en Tibeto. Mi verkis respondon, kiun mi sendis kaj al El Popola Ĉinio kaj al Libera Folio. Aperas nun artikolo pri tio ĉe Libera Folio. Legu plu por vidi mian plenan respondon al El Popola Ĉinio.

read more

Esperanto in the News

In the past couple of months, I think there seems to have been more coverage of Esperanto in the news than previously. I enjoyed reading about Esperanto in India. I particularly liked the hinglish:

But, believe it or not, lakhs of Esperantists across the world are actually making this adage true by simply speaking their language.

I hadn't come across the word lakhs before.

read more

Studenta ĵurnalistino vizitas nian lokan grupon

Studenta ĵurnalistino vizitis nian lokan grupon hodiaŭ. Estis ĉe nia tablo 7 samideanoj kaj la ĵurnalistino, do nia grupo apektis vere, nu, grupeca. Multe pli bone ol antaŭ unu-du monatoj, kiam neniu venis dum kelkaj semajnoj. Kelkaj el ni rakontis pri niaj diversaj spertoj en Esperantujo dum la jaroj, kial ni lernis Esperanton, kiel oni uzu ĝin, ktp. Nia grupo havas junulojn kaj maljunulojn, virojn kaj virinojn, komencantojn kaj tre spertajn Esperanto-parolantojn -- bona tranĉaĵo, fakte, de Esperantujo.

read more

Read more

Surpriza nova membro

Hieraŭ, ĉe nia loka kunveno, mi atendis ke io okazos. En la mateno, mi metis niajn flugfoliojn sur ĉiun tablon en la kafejo kaj mi esperis ke venos iu novulo kiu deziras lerni Esperanton. Venis la kutimaj paroprenantoj, tamen neniu aperis. Ni legis unu paĝon de la Kodekso de la Perdita Ringo, kaj poste babilis (anglalingve) pri la ludo.

read more

Proverbara saĝo

Mi tre ŝatas na la Esperanta Proverbaro, kiu ŝajne havas ion saĝan por diri pri ĉio. Dum kelkaj jaroj, mi uzas proverbojn hazarde elektitaj en la subskriboj de epoŝtoj. Mi tiel legis centojn da proverboj dum la pasintaj 5 jaroj. Je Krifsmas pasintjare, mi ekhavis la ideon krei paĝo-po-tagan kalendaron kun veraj proverboj je la plejmulto da tagoj, sed foje ankaŭ falsan proverbon de tempo al tempo -- por vidi, ĉu oni povus rekoni ilin. Tiacele, mi kreis liston da falsaj proverboj kaj komencis uzi ilin en la subskriboj de miaj epoŝtoj. Por krei la falsajn proverbojn, mi simple trovis programeton kiu dividis la proverbaron en du kaj tri vortajn erojn, konstruis frekevencojn pri taŭgeco, kaj rekunmetis la erojn laŭ tiuj frekvencoj. Kelkaj estis preskaŭ senchavaj, ekzemple:

Kiu timas bestaron, ne pereas. En cxiu forgxas sian korpon kaj finas per fera mano.

Aliaj estas plene frenezaj:

Kulo nenion valoras, plej ruza vulpo sian "sed" kaj sagxon alportas. Fremda mizero estas unua al honoro kaj nin oni vin taksas.

Aliaj estas vere kap-gratigaj:

Faru vian pakajxon kaj veluro, en branoj, vin ne malhelpas. Ecx sxtipo estos generalo.

Bedaŭrinde neniu notis ke mi uzis ilin en miaj epoŝtoj. Dum kvar monatoj. Ho, ve! Ŝajnas ke neniu vere atentas miajn mesaĝojn.

read more

Read more

Rakonto pri Aferoj

Antaŭ kelkaj monatoj oni montris al mi mallongan anglalingvan vidaĵon nomitan The Story of Stuff. Mi volas montri la vidaĵon ĉe TAKE -- En Esperanto. Montriĝas ke la vidaaĵon oni povas subtitoligi ĉe dotSub. Bonvole helpu! La skripto haveblas en la angla

read more

Sakrado

Antaŭ kelkaj semajnoj, ni diskutis sakradon kaj Lee Miller diris ke li ne estas spertulo pri sakrado. Hodiaŭ mi lernis kie oni povas serĉi por spertuloj pri sakrado: Norvegio, kie estas gajnintoj de konkurso de sakrado. Mi vidis la ligon ĉe aprila ŝerco en kiu oni proponas ke decas sakri en Esperanto por ke oni ne batu vin ĉar oni ne komprenus kion vi diras.

read more

Reklamo ĉe BoingBoing

La elna-informada komitato aĉetis reklamon ĉe la retejo BoingBoing por tiu ĉi semajno. Ni reklamas Esperanto-Tagon, kiu espereble alportos multajn homojn al nia retejo kaj montros al ili ke Esperanto vivas kaj viglas. Hieraŭ Beĉjo afiŝis artikolon en la persa por reklami Esperanto-Tago, kiu jam alportis pli ol 60 "klaketoj". Estas kvazaŭ mi puŝas rokegon supren sur deklivo. Mi revas ke mi atingos punkton kie la rokego komencas ruli per si mem kaj neĝpilkiĝos.

Read more