Apr 5, 2008

Proverbara saĝo

Mi tre ŝatas na la Esperanta Proverbaro, kiu ŝajne havas ion saĝan por diri pri ĉio. Dum kelkaj jaroj, mi uzas proverbojn hazarde elektitaj en la subskriboj de epoŝtoj. Mi tiel legis centojn da proverboj dum la pasintaj 5 jaroj. Je Krifsmas pasintjare, mi ekhavis la ideon krei paĝo-po-tagan kalendaron kun veraj proverboj je la plejmulto da tagoj, sed foje ankaŭ falsan proverbon de tempo al tempo -- por vidi, ĉu oni povus rekoni ilin. Tiacele, mi kreis liston da falsaj proverboj kaj komencis uzi ilin en la subskriboj de miaj epoŝtoj. Por krei la falsajn proverbojn, mi simple trovis programeton kiu dividis la proverbaron en du kaj tri vortajn erojn, konstruis frekevencojn pri taŭgeco, kaj rekunmetis la erojn laŭ tiuj frekvencoj. Kelkaj estis preskaŭ senchavaj, ekzemple:

Kiu timas bestaron, ne pereas. En cxiu forgxas sian korpon kaj finas per fera mano.

Aliaj estas plene frenezaj:

Kulo nenion valoras, plej ruza vulpo sian "sed" kaj sagxon alportas. Fremda mizero estas unua al honoro kaj nin oni vin taksas.

Aliaj estas vere kap-gratigaj:

Faru vian pakajxon kaj veluro, en branoj, vin ne malhelpas. Ecx sxtipo estos generalo.

Bedaŭrinde neniu notis ke mi uzis ilin en miaj epoŝtoj. Dum kvar monatoj. Ho, ve! Ŝajnas ke neniu vere atentas miajn mesaĝojn.

read more