Jun 20, 2006

El la praaj epokoj

Mi preparas miajn prelegojn por la Brazila Landa Kongreso kaj inter ili, mi esploras la rezultojn de la demandaro de lokaj grupoj kiujn mi dissemis antaŭ kelkaj monatoj. Interesaj kaj pensigaj aferoj. Dum mi laboras je tiuj ĉi aferoj, mi memoras ke mi antaŭlonge faris similan esploron -- dum mi estis studento en Miŝigano, mi ekkonis la redaktoron de La Semanto, kiu estis tiam ege aktiva esperantisto. Li donis al mi la poŝtan liston de la abonantoj kaj, komence de tio, mi faris raporton pri kie en Miŝigano estis la esperantistoj. Mi faris same, per la membrolisto de ELNA kaj per la delegita reto de UEA, pri usono. Mi ankaŭ verkis mallonga priskribon de Esperanto kaj iom pri la historio. Mi ne plu havas la dosieron (aŭ se mi havas, ne plu eblas legi/presi ilin), sed restis unu paperan ekzempleron en miaj ŝrankoj. Mi enskanis ĝin hodiaŭ kaj jen vi povas elŝuti la dosieron:

Brewer, S.D. (1992) Atlaso de la Esperanto-Komunumoj de Miŝigano kaj Usono. Western Michigan University, Kalamazoo, MI. 25pp.