TagUK2015fr

adiaŭis al @Bonulo @BerginoDale kaj @jeewing_eo post bela vespermanĝo kaj longa babilado ĉe trinkejo. Ĝis la revido karaj! #UK2015fr

post la kongreso… dise al ĉiuj ventoj samideanoj #hajko #esperanto #UK2015fr

denove trinkas Anosteké kun @philipbrewer ĉe la Palaco de la Bieroj -- malgraŭ la palacaj prezoj #UK2015fr

Fettes: Ne plu senpacienca junulo, kaj malgraŭ mia ambicio kuntreni UEA-on en la 21an jarcenton, samtempe mi pli aprezas tradicion #UK2015fr

Mark Fettes raportas pri la atingoj de la estraro k komitato de @UEAViva dum #UK2015fr

Jam la salono Zamenhof fariĝas plenplena -- kaj supozeble ankaŭ la kromaj salonoj Hodler k Lapenna #UK2015fr

Enrique plendas ke neniu fotas lin. Mi ne diros al li, sed eble temas pli la severa esprimo. :-) #UK2015fr

trovas la miajn de trans la plena ĉambro… ŝiaj okuloj #senryu #esperanto #UK2015fr

vidas @BerginoDale kiu kantas nun en la internacia koruso! Bis! Bis! #UK2015fr

De Roger Stenlund: Al ĉiuj e-istoj en Lillo, precipe al Steven k lia frato, salutas vin Linda, Daniel, k mi el Mumbai-o en Barato #UK2015fr

trovis bieron Aposteké kun @philipbrewer ĉe Au Belge Lion en kiu oni eble povis gustumeti lupolon. Eble. #UK2015fr

Humphrey Tonkin k Osmo Buller vendas kuleron kun portreto de L.L. Zamenhof taŭgan por mistifiki onklinon #UK2015fr

La kongresanoj formike svarmas por okulumi la aŭkciaĵojn… #UK2015fr

freŝa aero de l' eŭropa urbeto… cigaredfuma #hajko #esperanto #UK2015fr

Mark Fettes petis ke la komitato aprobu la "enhavon" de la kongresa rezolucio, sen redakti — aŭ eĉ vidi — la finan version. #UK2015fr