Tagtankao

Post momenta paŭz', la pluv' rekomenciĝas… feka festotag'. Mi iris kaj revenis kun freŝa ladskatolo. #tankao #esperanto

Floroj bruniĝas kaj la semoj forfalas… La mort' atendas. Sed la filoj ripozas enlite ĝis tagmezo. #tankao #esperanto

Malgraŭ la suno, bruo de fora tondro… ĉia ĉielo. Mi paŭzas dum momento, hezitas sendecide. #tankao #esperanto

La plej malforta el tuta hundidaro ne povas gajni. Bonŝance ne komprenas, kion diras aliaj. #tankao #esperanto

Pluva promeno… senhomaj trotuaroj tra griza nebul'. Neniu povas vidi kiam mi devas plori.#tankao #esperanto

Verda folio kun enigma labirint'… insektaj spuroj. Mi ankoraŭ ne povas legi rondajn kanaojn. #tankao #esperanto images.bierfaristo.com/view.php?p=156…

#tankao
Sen la studentoj…
super verdaj gazonoj
kardaĵo flosas.
Samcele vagadas mi
sen la tiro de labor'.

Oni foriras, petaloj en la vento… neniu restas. Mi malŝaltas la lampojn, ridetas en malhelo. #tankao #esperanto

Provas decidi
ĉu neĝas aŭ ĉu pluvas…
Ambaŭ samtempe?
Mi do decidas resti
matene en la domo. #tankao #Esperanto

Post longa paŭzo
refoje sur tegmento
tamburas la pluv'.
Mi tiras la littukojn
denove ĝis la nazo.
#tankao #esperanto

Rompita glaso… amikino kabeis antaŭ tri jaroj. Jen akraj pecoj restas kaj ankoraŭ tranĉas min. #tankao #esperanto

Ŝiaj okuloj… tiel grandaj, malfermaj, verdaj kaj tujaj. Ĉu mi memoras aŭ nur volas tion memori? #tankao #esperanto

El grizaj cindroj, vekiĝas ardaj karboj, nur pro freŝa spir'. La vizaĝo varmiĝas kaj la kor' kuraĝiĝas. #tankao #esperanto

Ulma folio falis sur la salaton, bela kaj flava. Mi iom konfuziĝis sed finfine ne manĝis. #tankao #esperanto