Taso de akvo sidas sur mia tablo ĉe la kubuto. Mi pasigas vesperon sen la bona amiko. #tankao #esperanto
Tagtankao
Alveni frue, sen plumoj kaj papero, ĉe bela domet'. Pigre ĉirkaŭrigardi al la belaj folioj. #tankao #esperanto
Je ĉiu paŝo malnova ligna planko avine ploras. Mi strebas kiel eble mole kaj malrapide. #tankao #esperanto
Meznokta silent' de l' senkompataj steloj en nigra ĉiel'. Sendorme mi kalkulas la koran benon de pac'. #tankao #esperanto
Akompanas min ĉe la maldekstra flanko matena suno. Ĉiam estas agrable vojaĝi kun amiko. #tankao #esperanto #are2015
Ardezaj ŝindoj sur malnova dometo likenkovritaj. Profunde mi revadas pri l' longa tempodaŭro. #tankao #esperanto

Malvarma pluvet' adas sabatmatene urbetoncele. Mi surmetas la jakon unue post la somer'. #tankao #esperanto
Iom post iom, la haroj griziĝas, kaj sulkiĝas vizaĝ'. Ĝojplene, man-en-mane, iri antaŭen kune. #tankao #esperanto
Buntan ĉemizon kaj arĝentan brakringon de l' kara insul' mi portas gaje spite la venonta uragan'. #tankao #esperanto
Longe fermita, la cedran ŝrankon staras en ŝia ĉambro. Miaj larmoj makulas la blankan edziĝrobon. #tankao #esperanto
