Tagsenryu

mia vizaĝo… mi vidas ĝin denove por unua foj' #senryu #esperanto

dise laŭ vojo, naŭ malplenaj boteloj de aĉa brando #senryu #esperanto

sur ĉiu breto en la biblioteko libroj atendas #senryu #esperanto images.bierfaristo.com/view.php?p=158…

verki kun kafo… eble eblas sen kafo sed vere kial? #senryu #esperanto images.bierfaristo.com/view.php?p=157…

ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉio restas same… tiu momento / everything changes and everything stays the same… that moment #senryu #esperanto

kaj ja vizaĝon kaj piedojn kaj manojn ŝi ankaŭ havas #senryu #esperanto

nokte kaj tage, ankoraŭ neĝo falas… tropikaj revoj #senryu #esperanto

perfida sango nur povas diri veron… sed kian veron #senryu #esperanto

post la mateno, kaj antaŭ la vespero… la posttagmez-z-z-o #senryu #esperanto images.bierfaristo.com/view.php?p=156…

laŭ ŝiaj kruroj multkoloraj tatuoj… policanino? #senryu #esperanto #amherstma