Tagsenryu

dum unu horo, la pafiloj silentas… tagmanĝa horo? #senryu #esperanto

kantas riveret'… lau ritma akompano de l' pafil-klubo #senryu #esperanto images.bierfaristo.com/view.php?p=156…

duone plena aŭ duone malplena… la sekva plenos #senryu #esperanto

fari nenion dum la tuta mateno… ne malŝparita #senryu #esperanto

nur iom da kalk' sur helbruna papero… ripozas okul' #senryu #esperanto #renoir

kun la bopatroj por artaĵa promeno… biero poste #senryu #esperanto

ŝiaj piedoj, nudaj, kun ruĝaj ungoj… supren rigardi #senryu #esperanto

ĉu estas vento kiu flustras en orel'… ankoraŭ falas / is it the wind whispering in my ear… still falling #senryu #esperanto

finfine dormas filo en hospitalo… la patrino, ne #senryu #esperanto

panjo atendis la telefonan vokon… neniam venis #senryu #esperanto