Taghajko

fermi okulojn, la mondo malaperas… sub la kovriloj / closing your eyes, the world disappears… under the covers #hajko #haiku #esperanto

paŝon post paŝo sur sala ebenaĵo… blanka mirlando / step by step on a salty plain… white wonderland #hajko #haiku #esperanto

neĝeroj falas kaj drivadas kaj trafas… kaj jam nur guto / snowflakes falling and while drifting strike… already just a drop #hajko #haiku #esperanto

la vento mortas post la terura ŝtormo… nebulo restas / the wind dies after the terrible storm… fog remains #hajko #haiku #esperanto

momente paŭzi, sub posttagmeza suno… ne tiel sola / pausing a moment, under the afternoon sun… not so alone #hajko #haiku #esperanto

dorna arbusto, pikaj branĉoj kaj vergoj… sed iam rozoj / a thorny shrub with pokey brances and twigs… but someday roses #hajko #haiku #esperanto

narcisoj dormas, sonĝas sub vintra suno… flora revado / jonquils sleep, dreaming under the winter sun… flowery daydreams #hajko #haiku #esperanto

malgraŭ malvarmo, malgraŭ grizaj ĉieloj… persika odor' / despite cold, despite gray skies… the smell of peaches #hajko #haiku #esperanto #georgia

sturnaro flugas de l' ĉiel' al la tero… miaj esperoj / a flock of starlings flies from the sky to the earth… my hopes. #hajko #haiku #esperanto

jaro finiĝas… ĉu la nuboj aŭguras venontan sunon? / year comes to an end… do the clouds auger coming sun? #hajko #haiku #esperanto