inter montaroj fumo sur neĝaj kampoj… de la dometoj #hajko #survoje
Tagsurvoje
sala nebulo… vojflanke laŭ ŝoseo blankigas arbojn #hajko #survoje
purpuraj nuboj enkondukas matenon… eĉ en sovaĝej' #hajko #survoje
el oriento… sub posttagmezaj nuboj sorĉista lumo #hajko #esperanto #survoje
dolĉa pasteco… nepras forigi muŝojn eĉ januare #hajko #esperanto #survoje #shoofly
el pala nebul' tiel forta la pluvo… la aŭto naĝas #hajko #esperanto #survoje
la nudaj arboj tremadas en la vento… malgraŭ la sun' #hajko #esperanto #survoje
