Tagsenryu

neniu restas en fermita ĝardeno… plantlibertago #senryu #esperanto

ŝia mansako plena de utilumoj… ĉi tien drakoj #senryu #esperanto

ŝia ĉemizo kun horizontaj strioj… grandaj montetoj #senryu #esperanto #zne

kreskas kaj floras kaj eĉ fekunde semas… fek' al diktator' #senryu #esperanto

edzinjo tusas kaj kuŝas en la lito… la lavendaĵoj #senryu #esperanto

labori sola, dumnokte ĉe l' oficej'… sen interrompoj #senryu #esperanto

tiom da lumo en malnova preĝejo… grandaj fenestroj #senryu #esperanto

mi enlitiĝas kun nur ekrana brilet'… sola kun ĉiuj #senryu #esperanto

ie usono dum la infanoj dormas alportas morton #senryu #esperanto #nowar

malgraŭ la ŝtormo mi ja povus labori… reendormiĝas #senryu #esperanto