Taghajko

jam sunsubiro… ĉio estas mortanta aŭ jam mortinta / already sunset… everything is dying or already dead #hajko #haiku #esperanto

floro maljuna… en malnovaj vestaĵoj ĉiesulino / an aging flower… wearing old clothes a sex worker #hajko #haiku #esperanto

torditaj vergoj, grizaj kaj senfoliaj… avinaj fingroj / twisted twigs, gray and leafless… granny's fingers #hajko #haiku #esperanto

la meztaga sun'… preskaŭ sufiĉe varma por la pingvenoj / the midday sun… almost warm enough for the penguins #hajko #haiku #esperanto

prujno vizitas por la unua fojo… sed ne la fina / frost comes visiting for the first time… but not the last #hajko #haiku #esperanto

petola vento… jen tiras la vestaĵojn, taŭzas hararon / a playful breeze, tugging at your clothes, tousling hair #hajko #haiku #esperanto

longa vojaĝo al la alia flanko… de l' trotuaro / a long voyage to the other side… of the sidewalk #hajko #haiku #esperanto

folio ekflugas de branĉo ĝis la tero… ne falas: flugas! / a leaf takes flight from a branch to the earth… not falling: flying! #hajko #haiku #esperanto

bunta tapiŝo el tiom da folioj… kurtenoj mankas / a colorful carpet of so many leaves… curtains are gone #hajko #haiku #esperanto

memorŝtono sed… neniu plu memoras kion memori / a markerstone but… no-one remembers who mark is #hajko #haiku #esperanto