May 27, 2006

Revoj pri Vojaĝo al Brazilo

Antaŭ unudu tagoj, mi aĉetis la flugbiletojn por vojaĝi al Brazilo. Oni invitis min prelegi ĉe la Brazila Kongreso de Esperanto. Dum kelkaj monatoj, mi ne povis decidi ĉu mi iru aŭ ne -- la kosto estas alta kaj en mia provinco la registaro dum jaroj ne pagas la profesorojn la monon kiun ili leĝe kontraktis. (Ankoraŭ ili ŝuldas al ni monon de la jaro 2001!) Sed finfine, mi decidis ke la afero estas ne nur farinda, sed ankaŭ farenda. Do mi iros.

Mi nur unufoje antaŭe vojaĝis per Esperanto. Kvankam estis plena sukceso, ankoraŭ la ideo de vojaĝi eksterlande estas iomete timiga afero! Sed jam multaj samideanoj certigas al mi ke oni estos tre afabla kaj tre bonvenigos min. Unu diris, "brazilanoj estas tute afablaj kaj nemalofte vi trovos homojn, kiuj kapablos almenaux rideti kaj angle diri al vi 'yes, yes' - ecx se tio ne multe helpos en tre multaj situacioj. :-)" Do mi sentas min multe pli bone! Mi ankaŭ ekstudis iom de la portugalan: mi jam lernis la vortojn por "dankon" kaj "biero" kaj ecx por la nacia trinkaĵo "caipirinha" (sukerkana brando kun pistita citrono kaj iom da sukero). Mi ne povas atendi!