Sep 7, 2006

Plua usona blogisto konsentas partopreni je Esperanto-Tago

Hodiaŭ la poeto Joseph Duemer, kiu verkas la blogon Reading and Writing konsentis partopreni je Esperanto-Tago. D-ro Duemer, kiu instruas ĉe la Universitato de Clarkson, estas verkisto de multaj libroj, inter ili Magical Thinking. Antaŭ kelkaj jaroj, li vizitis Vjetnamion kaj verkis eseon pri liaj spertoj en nekonata lando kaj tradukas ankoraŭ la poezion de Vjetnamio. Mi tre ĝojas ke li partoprenos kaj mi certas ke oni trovos lian eseon tre valoran kontribuon al la projekto.