Lingvaj rajtoj en usono minacataj
Eble oni aŭdis antaŭnelonge, ke prezidanto Bush ne ŝatis ke oni kantas la usonan himnon en la hispana. Tio estas agaca, sed plejparte bagatela. Tamen baldaŭ okazos pli seriozan minacon. La usona parlamento antaŭnelonge devas restarigi la 1965a balotada leĝaro kaj aro da parlamentanoj volas forlasi la partojn de la leĝo (sekcio 203) kiu devigas la registaron ekuzi dulingvajn balotilojn en lokoj kie estas historio de diskriminacio kontraŭ minoritatoj. Organizaĵoj kiuj subtenas homajn rajtojn batalas por renovigi ĉi partojn de la leĝoj kaj citas la kreskantan proporcion de minoritataj partoprenantoj kiel kialo.
