May 26, 2006

Farbskatol'

Mi vidis hodiaŭ kuirvidaĵon kiu videblas ĉe la retejo Farbskatol' Bonege! Dum ioma tempo, d-ro READ kaj mi pridiskutas kuirprogramon en Esperanto en kiu oni interŝanĝos receptojn kun homoj en aliaj landoj kaj provas kuiri iun nekonatan manĝon por gustumi: oni montros kiam oni legas la recepton kaj cerbumas pri kiuj estas la enhavaĵojn, kiam oni vizitas la butikon por aĉeti, kiam oni kuiras, kaj kiam oni finfine gustumas. Tio estus tre interesa, laŭ mi. Tiu ĉi similas, sed ne estas tute same. Sed mi ĝojas vidi kiel oni povas montri kulturon kaj ĉiutagan vivon.