Sep 1, 2006

Esperanto-Tago en la "viando-spaco"

Mi ekhavas la ideon ke por la Esperanto-Tago projekto, ni devas aldoni paĝon kiu invitas ĉiujn partoprenantojn al Esperanto-Tago festoj en la "viando-spaco" kie ili povas renkontiĝi vizaĝ-al-vizaĝe kun Esperanto-parolantoj kaj aliaj partoprenantoj. Ni certe povas inviti regionajn blogistojn al la ESNE Zamenhofa Bankedo kiu kutime okazas proksime al Esperanto-Tago. Espereble ĉijare la bankedon oni gastigos ĉe MIT.