Eseoj invititaj
Internacia konkurso "Hanojo via rendevuo", fare de la Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj, invitas eseojn en Esperanto pri la temo "Prove komprenigi la distingajn signojn historiajn, kulturajn de la citadelo Cổ Loa". Por ensendi eseon. ankaŭ necesas respondi al kelkaj demandoj pri Cổ Loa. Lau vjetnama novaĵ-agentejo la premio valoras pli ol mil dolarojn! La limdato estas la 15a de aŭgusto, 2006.
