Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE)
Mi hodiaŭ aranĝis mian loĝadon por la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto ĉe Silver Bay, NovJorko. Lastajare, mi iris kun mia familio kaj ni restis en dometo. Bedaŭrinde, la vetero lastajare estis pluva kaj malvarma. Miaj edzino kaj filoj decidis ne reveni ĉi jare, kaj nur pro tio ke la domo estis froste malvarma kaj pluvis ĉiutage! Domaĝe. (Ja la vetero estis tre ja aĉa, sed tio ne gravas al tiu, kiu volas nur babili kun samideanoj, ĉu ne?) Ĉiaokaze, ĉijare, mi restos ĉe la "Inn" kaj havos ĉambron (kun hejto!). La pluvo ne timigas min! Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante...

