Sep 16, 2006

29a San-Marineca Universitata Studad-Sesio

Mi ricevis epoŝton de d-ro Reinhard Foessmeier kiu sendis al mi raporton pri la 29a San-Marineca Universitata Studad-Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj. Mi volis partopreni, sed devis decidi inter tio kaj la vojaĝo al Brazilo kaj finfine decidis iri Brazilon. Sed mi bedaŭras ne re-rekontiĝi kun miaj amikoj ĉe AIS.

D-ro Foessmeier ankaŭ diris ke li ne sciis dum mia antaŭa vojaĝo ke mi skribis blogafiŝoj kaj trovis ilin nur antaŭ kelkaj tagoj. Li konstruis paĝon por kunigi ilin por montri al oni kia estas SUS.