Poŝtamikoj el pasinteco
Hodiaŭ mi ricevis epoŝton de ulo en Connecticut kiu sendis al mi bildojn de letero kiun li trovis inter la paperoj de sia avo. Li klarigis ke sia avo parolis Esperanton kaj biciklis tra Eŭropo en 1931. La letero estis de 1956 kaj li tre volis scii pri kio temas kaj petis min traduki. Jen tio, kion mi tradukis:
Dolni Kounice 21/8/1956
Estimata sinjoro!
Mi ricevis vian leteron 20/8, sed tia por kiu vi lin
adresatis, jam efektive neloĝis al adreso Dolni Kounice,
sed forlasis tian malĝojan monaton 6/3/55 kaj iradis de
sian gepatroj en la ĉielo. Kun ŝi fortiris mia lasta
bela punkto de mia vivo. Mia fratino estis jam multe
jaron malsana kun la galo, kaj maltrankvilo de
lastan jaron rapidis ŝia morto.
Ŝi ofte rememoris vin kio vi faras kaj ĉu vi vivas. Ho,
kia ĝojo havis fratino ĉe via memoro!
Mi estas ankaŭ jam maljuna kaj mi sopiras baldaŭ kunveni
de mian karan.
Pardonu, ke mia letero neestas bone skribita, mi konas
malmulte Esperanto, sed mi pensas, vi komprenos tion.
Salutas vin kore,
Li dankis min pro la traduko kaj diris ke sia avino ĉiam diris ke la avo estis la originala hipio, kiu volis unuigi la mondon per Esperanto kaj arto post la unua mondmilito.
